Geografia Pozicio de Ĉinio

   Ĉi-semajne ni parolos pri io de nia patrujo — la Ĉina Popola Respubliko.

La Ĉina Popola Respubliko situas en la orienta parto de la azia kontinento, ĉe la okcidenta pacifika rando. Ĝi estas vasta lando, kovranta 9.6 milionojn da kvadrataj kilometroj. Ĉinio estas proksimume deksep fojojn pli granda ol Francio, 1 milionon da kvadrataj kilometroj pli malgranda ol la tuta eŭropa maro, kaj 600 000 kvadratajn kilometrojn pli malgranda ol Oceanio (Aŭstralio, Nov-Zelando, kaj la insuloj de la suda kaj centra Pacifiko). Plia enmara teritorio, inkluzive de teritoriaj akvoj, specialaj ekonomiaj areoj, kaj la kontinenta breto, sumiĝas al pli ol 3 milionoj da kvadrataj kilometroj, alportante la tutan teritorion de Ĉinio al preskaŭ 13 milionoj da kvadrataj kilometroj.

La Himalajaj Montoj de okcidenta Ĉinio ofte estas nomataj la tegmento de la mondo. Monto Qomolangma (konata en la okcidento kiel Ĉomolungmo), pli ol 8 800 metrojn alta, estas la plej alta pinto de la tegmento. Ĉinio etendiĝas de sia plej okcidenta punkto sur la Pamira Altebenaĵo ĝis la kunfluejo de la riveroj Hejlongĝjango kaj Wusuli, 5 200 kilometrojn oriente.

 

 

Kiam loĝantoj de orienta Ĉinio salutas la tagiĝon, homoj en okcidenta Ĉinio ankoraŭ alfrontas kvar pliajn horojn da mallumo. La plej norda punkto en Ĉinio situas ĉe la mezpunkto de la rivero Hejlongĝjango, norde de Mohe en la provinco Hejlongĝjango.

La plej suda punkto situas ĉe Zengmu'ansha en la insulo Nansha, proksimume 5 500 kilometrojn for. Kiam norda Ĉinio ankoraŭ estas ĉirkaŭprenita de mondo de glacio kaj neĝo, floroj jam floras en la varma sudo. La Bohai-maro, la Flava Maro, la Orientĉina maro kaj la Sudĉina maro limas Ĉinion oriente kaj sude, kune formante vastan maran areon. La Flava Maro, la Orientĉina maro kaj la Sudĉina maro rekte konektiĝas kun la Pacifika Oceano, dum la Bohai-maro, ĉirkaŭbrakita inter la du "brakoj" de la duoninsuloj Liaodong kaj Ŝandongo, formas insulan maron. La mara teritorio de Ĉinio inkluzivas 5 400 insulojn, kiuj havas totalan areon de 80 000 kvadrataj kilometroj. La du plej grandaj insuloj, Tajvano kaj Hajnano, kovras respektive 36 000 kvadratajn kilometrojn kaj 34 000 kvadratajn kilometrojn.

De nordo al sudo, la oceanaj markoloj de Ĉinio konsistas el la markoloj Bohai, Tajvano, Bashi kaj Ĉiongĝoŭ. Ĉinio posedas 20 000 kilometrojn da tera limo, plus 18 000 kilometrojn da marbordo. Ekveturante de iu ajn punkto sur la ĉina limo kaj farante kompletan rondiron reen al la deirpunkto, la vojaĝita distanco estus ekvivalenta al rondiro de la globo ĉe la ekvatoro.


Afiŝtempo: 15 septembro 2021